Average Reviews:
(More customer reviews)Legante cxi tiun libron, mi estis imponita pri kiel neauxgureblaj la rakontoj estas, kaj ankaux kiel etosece profunda ili estas dum ankaux helaj kaj suficxe facile kompreni. Rakontoj kiel "Marvirinstrato" estas plejparte sxercaj, sed noveloj kiel "Rugxvela Sxipo", kiu komence sxajnas esti simila al la antauxe menciita, farigxas komplika alegorio por la trista rezulto de ordinara, cxiutaga malzorgeco. Sed la rakontoj ne aspektas tiom kiel fabeloj ol kviete misteraj fantazioj, ne malkiel abstraktaj kantotekstoj.
Kaj fantaziaj ili reale estas. Preskaux cxiu novelo enhavas parolantajn bestojn kaj nerealajn estajxojn (kiel meduzo kiu flosas en la aero kaj komunikas psike). La estoso eble aspektus kiel kartuno, sed neniu povus maltrafi la marksistajn temojn en la unua rakonto, "Orfisxeto".
Do nepre esploru cxi tiun ravan esperantan libron. Mi povas certe diri ke gxi ne enuigos vin.
Click Here to see more reviews about: Marvirinstrato: Originalaj noveloj en Esperanto (Esperanto Edition)
Urba bestoĝardeno plenas je feniksoj kaj marvirinoj. Stranga ruĝvela ŝipo revenas kun kargo de perditaĵoj. Kantanta arbo trompas la esperojn de spektantoj. Jen bildoj el la novelaro Marvirinstrato, kiu konsistas el 18 noveloj originale verkitaj en Esperanto.La noveloj, kvankam plenaj de fantastaj bestoj kaj okazoj, rakontas pri emocioj kaj spertoj homaj – amo, maturiĝo, feliĉo, perdiĝo, bedaŭro, realigitaj kaj trompitaj revoj. Per bildoj el mondo iom nekutima la aŭtoro respegulas karakterojn de la ĉiutaga vivo.Ankaŭ ne mankas humuro!Per vortludo, farso kaj ironio la noveloj evitas troan pezon kaj foje vekas rideton.Tri noveloj ricevis premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA (3-a premio, 2005; 2-a premio, 2006; 1-a premio, 2007).Aliaj ricevis premiojn de LIRO- kaj MUZO-konkursoj, kaj kelkaj eldoniĝis, i.a. en Beletra Almanako, Fonto, kaj Literatura Foiro.
Buy cheap Marvirinstrato: Originalaj noveloj en Esperanto (Esperanto Edition) now.
No comments:
Post a Comment